miércoles, 5 de octubre de 2022

Esperanto en kunveno pri rolludoj kaj strategio en Reus

 

Esperanto estis en la XXIX Jornades de Rol i Estratègia de Reus. La loka societo "Ĝuo" prezentis esperantan version de rolludo (Danĝerejoj) kaj tabulludon por infanoj (Monstrokreantoj) kaj disdonis informilojn pri Esperanto.

Lokaj esperantistoj vizitis la kunvenon kaj estis okazo por agrabla interparolado en esperanto. Kelkaj homoj demandis pri Esperanto kaj eĉ iuj spontane demandis pri la ebleco de esperanta kurso.

Jen pdf de la rolludo Danĝerejoj:
https://drive.google.com/file/d/1v7Zrz5GugxHJNYNK0jHIhU63hhUFppGd/view?usp=sharing 

----

Budo de la "Associació Cultural Ĝuo" 


Tabulludo "Monstrokreantoj"


Afiŝo de la evento

No hay comentarios:

Publicar un comentario